====== Maristo Jansson ====== ^Teksto/Muziko|Dan ANDERSSON| ^E-teksto|[[G. JOHANSSON]]| Origina titolo: **Jungman Jansson** ===== Teksto ===== Hej o ho, maristo Jansson, blovas nun matena vento tuj konstancia foriros, pasis lasta nokto do. Cxu vi kisxis la patrinon, Stina'n ecx kun plora sento Cxu eltrinkis vi la brandon? - jen kant': hej o ho! Hej o ho, maristo dansson, tu vi timas ke fidelo de l’ knabin’ translokigxos al alia korhero'? Via koro nun martelas kiel tremas matenstelo. Turnu nazon al la vento - jen kant': hej o ho! Hej o ho, maristo Jansson, eble venos via sorto Cxe virinoj ne sed sxarkoj en la sudaj maroj, ho! Post koraloj ventsxiritaj embuskadas eble morto, senindulga sed sincera li estas - hej o ho! Eble sidos vi maljuna sur farmej' en Alabama dum forpasos viaj jaroj malrapide, certe tro. Eble Stina'n vi forgesos je brandglut' en Jokohama, malzorgege, sed homece - jen kant’: hej o ho! {{tag>kanto litero_m sveda}}