====== Maro maro (Mare mare) ====== ^Muziko|[[Luca CARBONI]]| ^Esperanta teksto|[[Roberto PIGRO]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|[[Luca CARBONI]]| ^Originala teksto|[[Luca CARBONI]]| ===== Teksto ===== Mi acxetis motorciklon, uzitan sed en bona stato. L'benzinujon mi plenigis, aeron sentas survizagxe. Ho jes, jen sxatata mia startrinkej', mi scias, ke cxi-nokte mi trovos vin... Kiam mi eliris el Bolonjo, estis la lumoj de la nokto. Eble vi jam min atendas, dum trairas mi la mondon. Oh jes, cxi-vespero forportas min. Oh jes, cxi tiu vivo forportas min al la maro... al... la... >//Refreno:// >Maro maro maro, >kiom mi volus tuj alveni >tie cxe vi, cxe vi... >Iom pli rapide mi kuru >kaj mi alvenos. >Maro maro maro, >cxar cxiu homo havas maron >en la propra kor' >kaj sentas ondon per sia propra maniero. >Maro maro maro >pro tio, ke cxiu havas sian revon por realigi, jes, >por povi flosi kaj ne alfundigxi... ne, ne. Mi trovigxis sur la kajo kaj sencxese mi parolas. Dauxre ridas la knabinoj kaj sentigas tio min sola. Kial cxi tien mi jxus venis? Mi jam falas pro dormemo. Iel ajn, kroman kafon por mi, kelner', Koran dankon. Oh jes, kun mi mem jam dancas mi nun. >//Refreno:// >Maro, maro, maro, >Kial cxi tien mi volis veni, se ne estas vi? >Ne, ne plu mi cxe l'maro volas resti. >Maro, maro, maro, >Mi brakumi cxiun ajn knabinon volis, sed ne plu, >belajn knabinojn de l'maro, maro, maro. >Maro, maro, maro, >cxar mi scias, >ke mi revenos sxipperei tie cxi. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://wikitesti.com/index.php/Mare_mare {{tag>kanto litero_m itala akordoj}}