====== Marseljezo ====== ^Muziko|[[wpeo>C.I. Rouget de l’Isle]]| ^Teksto|Jak. Audorf| ^E-teksto|[[wpeo>Tivadar KERESZTHEGYI]]| ^E-teksto 2|O. Dresden| ^MIDI|{{:muziko:marseljezo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:marseljezo.png}} Antauxen popolo de l’patruj’, Triumfi jam nin vokas land’! Kontraux ni staras despotismo, Trempadite estas la flag’, En la sango la turpega flag’. Cxu vi auxdas? Jam venas la furioza armado de tiran’, Rompita estas hom’ kaj land’, ili tutajn familiojn murdas. Ek! Iru! Al batal’! Patroland’ vokas nin! Ho! Venu nur! Kampon rugxigu jam ilia sang’! ===== Teksto 2 ===== Ne plu toleru maljustecon, Falangon formu en konsent'! Per gxi forigu malverecon; /: Tagigxas jam en orient'.:/ Peniga estos batalado, Sennombra la malamikar'. Ecx se englutos nin flamar', Ni tamen iru al luktado! //Refreno:// >Timigu nin nek mort' Nek pli terura sort'! Antauŭen, marsxu al la cel' Briladas gxi en hel'! Ni plej malamas malklerecon, Gxin venkos nur spirita glav', Gxi ja malhelpas liberecon, /: Pro gxi la homo estas sklav'!:/ Kaj kiam estos renversita Cxi tiu alta, forta bar', Ektimos la malamikar', Ni estos jam duonvenkintaj! //Refreno// Sxtonhava kampo trafosita, Farigxos fruktoporta grund'. La semo nune dissemita /: Rikolton donos je abund'. :/ Al forta fronto ni formigxu! Ju pli cxirkauŭas nin dangxer', Despli al nia sankt-afer' Ni entuziasme nin dedicxu! //Refreno// Konfirmu vi, samcelanaro, Promeson, kiun donis vi, Por ke ekkresku la semaro /: Kaj ne pereu baldauŭ gxi'!:/ Kaj kvankam falis la semintoj — En bonan grundon falis sem'. Montrigxu nia batalem', Sanktajo al la heredintoj! ===== Teksto 3 ===== **La proletaria marseljezo** De marseljez' malnovan kanton Laux nova senco kantos ni — Ektremu la ekspluatantoj — Vekigxis jam proletari'! En la libera kanto nia Minacoj sonu de popol', Potenca krio, venka hxor', Tutmonda vok' internacia: //Rekantajxo// Antauxen, laborist', Kunigxu al batal'! Batal'! Batal'! Al mortbatal' Antauxen, laborist'! Jarcentojn dauxris lukt' obstina Kaj ofte pagis per ribel' Popolo pro subprem' senfina, Renversis ordon per martel'. Ankoraux tamen vok' nenia Per tia granda spiris fort', Kaj ne minacis iam kord' De tiu kant' internacia: //Rekantajxo// Potenca malamik' burgxaro Sed venis jam de l' jugxo tag', En senkompata ondegaro Alvenas jam ilia pag' — Gxi mem per siaj propraj manoj La glavon forgxas, kiun ni Returnos iam kontraux gxi, Kaj falos regno de tiranoj. //Rekantajxo// Cxesigos viajn ni festenojn, Nin ne timigos mortbatal', Ni perdos solajn nur katenojn, Sed nia estos la kampar'! Mizeraj tremu vi, premantoj Resonas cxie nia kant', Sub rugxa la batalstandard' Jam cxiuj sin kunigas landoj. //Rekantajxo// En land' despote premegata Auxskultu! — Venas uragan': Al lukt' kun premo senkompata Levigxas jen popol' titan'. Kaj antaux suno de vekigxo En ombron jam forigxas vi! Antauxen! Brilas jam radi', Radi' de l' tag' de liberigxo. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_m kanto franca notoj midi}}