====== Marseljezo laborista ====== ^Muziko|[[Rouget DE LISLE]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Nem lesz a tőke úr mi rajtunk| ^Originala teksto|[[Sándor CSIZMADIA]]| ===== Teksto ===== La kapital' nin ne plu sxiros Pereos cxiu restemul' Al land' de liberec' ni iros /: Justeco estas la postul' :/ Se iu kontraux ni ribelas Mortigu lin popola glav'. Pereu malkuragxa sklav'. La nokton fine ni forpelos. Flamadas nia kor' Antauxen la glor' Post venko sur la subpremant' Ne estos plu servant'. Mil zorgoj la popolon premas Nescio kaj sklaveco plej. La forton, sagxon de gxi prenas /: Fabriko kune kun pregxej :/ Sur malproksima kampa tero Printempe vane sonas kant' Cxar ne rikoltas la semant': Multmilojn nutras nur espero. Flamadas nia kor' Antauxen en la glor' Post venko sur la subpremant' Ne estos plu servant'. Cxu vidas vi cxe l’ fin de l’ tero Jam via suno levas sin. Felicx' ne estas nur himero /: Batale ni akiros gxin :/ Kaj tiam libereco floros Sensklava estos tiu temp' La mondon regos ni printemp', Kaj ni en bonhavec' laboros. Flamadas nia kor', Antauxen en la glor'. Post venko sur la subpremant' Ne estos plu servant'. {{tag>kanto litero_m hungara laborista}}