====== Marŝkanto ====== ^Esperanta teksto|[[J. V. SCHEEPEN]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Venu amikoj, venu do, Promenadu tra l’ kamparo. Jen ekvojagxu gaje ni, gaje ni, Al la belkampar', belkampar' Antauxen do kun gxoja sent' Iru, iru, iru for de cxi Gajan kanton en maten' Forte kantu ni. En varma brilo de la sun' La birdoj cxirpas gaje nun En verda granda la arbar' En gxia foliar' For kamarad', for kamarad' Al kampar'! Norde kaj sude cxie ajn Odor', kolor' kaj vivo En kampo kaj sur erikej', erikej' Ridas la natur', la natur' Rideto, vivo de gajec' Ridet' de gxojiga liberec' De granda bel' en sud' kaj nord' Vivdezir' kaj fort' Naturo logas al kampar' Antauxen do vi junular' Kantado sonas pli kaj pli Dumvoje kantu ni! For kamarad', for kamarad' Al kampar'! {{tag>kanto litero_m flandra}}