====== Marŝo ====== ^Muziko|melodio de: Som en rejselysten Flaade| ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== En la mondo de l’ frenezo, en la tempo de l’ teror’, sub perforta, prema pezo, en konstanta la angor' vivas, mortas la homar', regas cxie la barbar', cxesis la progreso! En la mondo de l’ profit' floras nur la deficit' kaj la malsukceso! En la cindro de l’ kulturo tamen vivas la fajrer'; ankaux post karcera muro vivas, kreskas la esper'. Sentoj vivas en la kor', pensoj kreskas dum esplor'; kreskas la sopiroj al la justo kaj liber'; por cxielo sur la ter' penas pioniroj. Kuragxigxu, esperantoj, spite al la pulva fum'! Lauxte sonu viaj kantoj en kreskanta, nova lum'! Al la mondo vojon vi montru al la harmoni' sub la verda stelo, Reciproka simpati', servo, amo, energi' regas en cxielo! {{tag>kanto litero_m esperanto}}