====== Marŝo de Budjonnij ====== ^Esperanta teksto|[[Igorj MIŜIN]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Ni estas rugxa rajdistaro kaj pri ni Diversaj kantoj vagas tra l' popolmedi'. Pri niaj bataladoj lauxtrakontas kantbaladoj, Pri nia fiereco kaj auxdaco dum milit'. //Rekantajxo// >Konduku do, Budjonnij, al batalo nin. Ektondru tondr', ekflagru brul' kun fort', — Por nia kuragxego mankas fin', Kaj lukto estas nia vivosort'! Budjonnij estas frat' por ni, subtenas nin popol'. L' ordon': "Ne malesperu, al la venko estu vol'!" Bonega armeestro Vorosxilov ja kun ni, Kun gxoj' ni donos sangon nian por Sovet-Uni'. //Rekantajxo// En la cxiel' sennuba flirtas rugxstandard', Al malamik' galopas cxiuj ni kun ard'. Jen fluas gxia fia sang', ni flugas kiel montlavang', Berlinon, Varsovion kaj Krimeon celas ni. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_m rusa laborista}}