====== Marŝo de francaj partizanoj ====== ^Muziko|franca popola| ^E-teksto|[[wpeo>Éva Farkas-Tatár]]| ^MIDI|{{:muziko:marsxo_de_francaj_partizanoj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:marsxo_de_francaj_partizanoj.png}} Cxu auxdas vi vocxon sur kampoj de lauxtaj kornikoj. Cxu auxdas vi gxemon de patroland' pro malamikoj. Haho, partizan' vokas knabo kaj knabin' la alarmo Por montri valoron de patriota sango kaj larmo. Dissxiru katenon disrompu karcerojn, ho frato. Se pelas sovagxaj servuloj aux mordas malsato. Atendas aliajn ripozo, milda lito paciga. Ni luktas senlace, minacas vane vundo mortiga. Ni scias ja cxiuj gravecon de nia epoko. Se falas ja unu, aliaj tuj estas en loko. Se sangon fidelan elversxos ni por brula ofero. Nun tamen fajfante marsxadas al dolcxa Libero. {{tag>kanto litero_m kanto franca popola notoj midi}}