====== Marŝo de l' laboristaj esperantistoj ====== ^Muziko|melodio de: Rugxgardista marsxo| ^Tipo|traduko| ^Originala teksto|[[V. N. DEVJATNIN]]| ===== Teksto ===== Fratoj, antauxen sen timo, Post kondukanta nin stel', Kun la esper' en animo, Al forloganta nin cel'! Estas ne longa la vojo, Kiu nun restas por ni: Baldaux ni vidos kun gxojo Morton de la tirani'! Ni suferadis suficxe, Sed nun finigxas sufer' Kaj devas vivi felicxe Ni, posedantoj de l' ter'! Estas ni cxiuj popolo De l' sama lando-patrin', Kaj sama celo kaj volo Nun unuigas ja nin! Cxiuj ni volis liberon Por la proletariar', Kaj liberigi la teron De la burgxaro kaj car'! Kaj plenumigxis la volo De la proletariar': Regas de nun la popolo Kaj malaperis la car'! Cxie la burgx-plutokratoj Estas en la agoni', Kaj alilande la fratoj Manojn etendas al ni! Marsxu do, fratoj, sen timo Post kondukanta nin stel', Kun la esper' en animo, Al forloganta nin cel'! {{tag>kanto litero_m kanto rusa}}