====== Marŝo de la 22-a I.J.K. ====== ^Teksto|[[Vilmos BENCZIK]]| ^Muziko|[[György RÁNKY]]| Fonto: Kongreslibro de IJK 1966 en urbo Pécs, Hungario. ===== Teksto ===== //Refreno:// >Venu junaj el la granda mond', >Ni kunvenu en amika rond', >Festu kune en nia renkont', >Venu do, kantu do, ĝoju do! Japanino kaj german', usonano, sovetan': En okuloj flagras flam' de sama am'. Sama amo, sama ĝoj', sama tristo kaj dolor': Regas ja la sama vol' en nia kor'. //Refreno:// >Venu junaj el la granda mond', >Ni kunvenu en amika rond', >Festu kune en nia renkont', >Venu do, kantu do, ĝoju do! Kial vivi en izol' sen amik', sen bonhumor', kial regu vin malĝoj' kaj peza sol'? Se vin tedas jam la sol' ligon serĉas via kor', do ne restu longe for de nia ĥor'. //Refreno:// >Venu junaj el la granda mond', >Ni kunvenu en amika rond', >Festu kune en nia renkont', >Venu do, kantu do, ĝoju do! >...amu do! {{tag>kanto litero_M esperanto kanto movada}}