====== Marŝo de la ruĝaj aviadistoj ====== ^Esperanta teksto|[[Aug. SCHWENK]]| ^E-tekto 2|[[Igorj MIŜIN]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== La universon venki ni alcelas, La spacon majstras nia fluglabor'. Per aglofortoj nin cxielen pelas Kun bruo la aviadilmotor'. //Rekantajxo:// >Do alten, pli alten, pli alten! Ni spitas al kalumni'. Kaj cxiu helico susuras: Ni gardas pri Sovet-Uni'. Ni suprenigas flugoaparaton, Kaj gxin direktas forta manopar'. Sxirmadas tiel nian Sovet-sxtaton Unua rugxa aviadistar'. //Rekantajxo// Kaj cxiu ago, la sinteno nia, Al malamikoj montras kun emfaz': Respondos ni al ultimato cxia, Kun energi', en cxiu ajn okaz'! //Rekantajxo// ===== Teksto 2 ===== **Ruĝaviadista marŝo** Naskigxis ni, por igxu rev' realo, Por regu ni la regnon de l' auxror', Flugiloj niaj — brakoj el la sxtalo, En nia brusto ardas kor'-motor'. //Rekantajxo:// >Pli alten, pli alten celigxas Sovetaj sxtalbirdoj sen tim' En cxiu helico sentigxas Sekuro de nia sxtatlim'. Cxe suprenflug' de aparato nia, Regata firme de la rugxpilot', Ni sentas, ke fortigxas la avia' Unua en la mond' proleta flot'. //Rekantajxo// Atomo estas ecx de ni vidata, La nervoj vibras pro la decidec', Kaj kredu nin, — al cxia ultimato L' aera flot' respondos laux la dec'. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_m rusa}}