====== Marŝu, gemigruloj! ====== ^Muziko|[[Hans Honoré]]| ^Esperanta teksto|[[Viktor Holm]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Marsxu, gemigruloj, al cxiuj mondanguloj, sentu gxojon en l’ animoj, kaj forgesu pri la limoj, cxar al homoj en espero apartenas nia tero. Gesamideanoj, kun etenditaj manoj iras ni al la homaro, konsideras gxin frataro; juna kor’ kun plena gxojo iras sur la gxusta vojo. Frat' en oriento, kaj vi en okcidento, nun aligxu al l’ afero, bataladu por l’ espero. Baldaux iras nia mondo al la venko en estonto, Tiu nova sento jam, kiel forta vento, fordissxiras cxiun baron, liberigas la homaron; lauxte sonas himna kanto por la lingvo Esperanto. Al la homa koro parolas verdkoloro pri estonta harmonio, pri la monda familio, kiu estas sur la tero, kiam venkos la espero. Dauxre ni progresu, la Majstron ne forgesu, liaj vortoj, la instigo estu do por nia ligo: ekbriletas nun la stelo, alta estas nia celo. {{tag>kanto litero_m esperanto}}