====== Masko ====== ^Teksto|[[Sabine TRENNER]]| ^Muziko|[[Nanne KALMA]]| ^Plenumas|[[Kajto]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>cfa0giAwBGY}} Post matena ellitigxo cxiam jenas sama ago: La pretigo por prestigxo, la preparo por la tago. Decas bele sin ja vesti, sxminki, kombi, kaj parfumi, Cxar nur placxaspekte esti, nomas ni ja kulturumi. Je vespero post laboro regas min jena problemo: Kiel placxi kun humoro, afebleco, sindeteno? En konformo kun socio estu miaj agoj nur. Cxar per tio - dank' al Dio! - vivas nia grandkultur'. Ho! Imagu katastrofon kiun foje mi travivis: Preterpasis la spegulon - vizagxfaldoj ekskluzivis. //Refreno:// //(ripetigxas multfoje)// >Nauxza, acxa kromfiasko >Figrimaco de pajaco. >Gxis min kaptis la sagaco >Forgesita estis masko. Fiasko! Masko! {{tag>litero_m kanto esperanto filmo e-sona_filmo}}