====== Maskobalo ====== //Kantas [[Persone]], muziko: Martin; teksto: Martin & [[Bertilo WENNERGREN]]// ===== Teksto ===== Bonvenon al la granda maskobalo! Bonan matenon! Cxu vi bonfartis en la songx'? Bonan alvenon! Al la vera mond' Jen la realeco Bancxambre de spegul' Rigardas vin kompate Vizagx' de sentauxgul' Vi havas taskon Ne estas tempo por konsol' Elektu la maskon Por via hodiauxa rol' Armita per rideto Vi iru al konker' Malantaux gxojtavolo Kasxigxas la mizer' Bonvenon al la granda maskobalo! Miloj da ridetoj el paper' Nenio estas vero en la halo Sed aliflanke, kio estas ver'? Jen la foiro Kie vendatas cxio ajn Plena je miro Gapas vi antaux bril' kaj sxajn' Vi kuras en la rondon De l' gaja maskular' Dancanta por forfugxi De l' frosto kaj amar' Bonvenon... {{tag>litero_m kanto}}