====== Mastiku la fendojn ====== ^Muziko|[[Johannes Mueller]]| ^Esperanta teksto|[[Johannes Mueller]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|[[Johannes Mueller]]| ^Originala teksto|[[Johannes Mueller]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>3rlLY-yrgZc}} Mastiku la fendojn en viaj muroj Mastiku la fendojn en via plafono Mastiku la fendojn ĉie en la vivo Multe tro da akvo jam enfluis. Mastiku la fendojn en via amikaro Mastiku la fendojn en viaj amrilatoj Mastiku la fendojn ĉie en la vivo Multe tro da akvo jam enfluis. Fendoj revenadas kaj daŭre mastikendas Denove kaj denove kaj denove Ni daŭre laboradas, ĉu la postkurado indas Senpove senpove senpove Lasu la fendojn en viaj ideoj Lasu la fendojn en viaj deziroj Lasu la fendojn en viaj revoj La enfluanta akvo ilin nutras Lasu la fendojn en viaj revoj La enfluanta akvo ilin nutras La enfluanta amo ilin nutras La enfluanta amo ilin nutras {{tag>kanto litero_m filmo}}