====== Matena himno ====== ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^tipo|traduko| ^Originala titolo|Løft dig, Sjæl, paa Lysets Vinger| ^Originala teksto|[[N. F. S. Grundtvig]]| ===== Teksto ===== Levu vin per lumflugiloj renaskita, ho anim'! Sonas nun la birdaj triloj super kampo kaj pavim'. Danku Dion, lauxdu lin, li per lumo vestas sin! Al li kanto via bela estas pli ol la angxela! Iam de la Eternulo venis lumkreanta vort'. Vera lumo! — jen regulo por homar' en Dia fort', Se ni restas en la ver' — jen sub ni la sankta ter', nur se vero nin instruas, vere ni la vivon gxuas! {{tag>kanto litero_m dana}}