====== Matena himno ====== ^Esperanta teksto|[[P. Th. Justesen]]| ^Originala teksto|[[N. F. S. Grundtvig]]| ===== Teksto ===== Benata la sun' el mar al ni gxojiga vi supreniras. Gxi lumas kaj brilas pli kaj pli, vivforton al ni inspiras. Ni kiel infan' de l’ suna lum' la tagon kun gxoj' eniras. Meznokte dum sankta sortmoment’ naskigxis Sinjoro Nia. Eklumis cxiel' en orient', rugxigxis mateno Dia. Jen fajro, en kiu tuta ter' purigxu, farigxu pia. Kaj ecx se vivigxus grandarbar', parolus la foliaro, maleblus al tia mondvocxar' dankkanto pro Di'benaro. Eterne ja brilas viva lum' por tuta la homfrataro. Cxielen do iru danko-kant' kun tiu de l’ bird' matena pro vivo en nia patroland', pro tago eterngxojplena. Sinjoro, la sankta tag' de Vi, farigxu nun gxojserena! Iradu do, bela festotag' kronita per radiaro, kaj horo post hor', kun bona ag', forpasu laux ordonaro, gxisfine do vesperigxos tag', malhelos la arbkronaro. Oregas kun ricx' la frumaten', la taga naskigxa horo, sed same vesper' dum flamfesten' foriras en fajra oro, briligas senbril-okulon ecx, palvangon ornamas floro. Sed fine ni iros al patruj', la regno de tag' kaj brilo. Palacon ni tie trovos tuj. Ekestos etern-jubilo. Amikoj atendos tie nin kaj gxojo, cxiel-subtilo. {{tag>kanto litero_m dana}}