====== Matena ruĝo ====== ^Muziko|[[Otto W. DE NOBEL]]| ^Esperanta teksto|[[B. RIJPSTRA]]| ^Tipo|traduko / adapto / nova teksto| ^Originala teksto|[[D. TROELSTRA]]| ===== Teksto ===== Sankta rugx, matena ardo Cxiam donis tagon vi! Ho, radiu, vivofonto, Tra la granda nokt' al ni. Donu via bril' esperon Al luktantoj en mallum', Kaj kuragxon, por la celo, /: Gxis alridas tagolum'! :/ Sankta rugx', dum penluktado Kiom ni sopiris vin, En la korpremantaj noktoj Kun esper' pri sava fin'. Vent' matena jam susuras, Jen rugxigxas la nubar'! Baldaux suna lumo brilos, /: Por la tuta popolar'!:/ {{tag>kanto litero_m flandra laborista}}