====== Matenmanĝo ====== ^Teksto|[[jo petro danvy]]| ^Muziko|[[jxak le puil]]| ^Kantas|[[jxak le puil]]| el: «//Promenade//» ===== Teksto ===== Pro nova sendhorar', Ekde pasinta jar', Apenaux el la lit' Funkcias televid'... Jam en la frumaten' Jen la informbulten': Traktata ratifik', Plej nova enciklik'; //Refreno:// >Marmelado, cxokolado, >buterpan', marcipano, >kafotaso, laktoglaso, >ananas' kaj kolbas' Matronoj sen kompat', Batadis sin per pat'; Sennoma vigla klik'; Trikistinara strik'... Varias la dolar'; Malvarmo kaj nubar'; De kantist' intervju'... Post horo rendevu'... //Refreno// Jen nun felieton’, Tutcerte el Uson'. Alloga blondulin' Promenas tra Bruklin', Kun sako en la man' Lauxlonge de l' ekran'. Jen li, jen sxi, kaj am'. Minuto de reklam'. //Refreno// Komplete blanka mond' Dank' al lesiva font'; Somera amindum' Pro tauxga la macxgum'... Tre luksa atmosfer' Pro necesej-paper'; Plej snoba la arom'; La suko de terpom'. //Refreno// La brak-al-braka par' Promenas sur rempar', Kaj malaperas sun' Malantaux fora dun'. La viv' per televid' Farigxus paradiz' Sen la menci' de l' hor' Por iri al labor'... {{tag>kanto litero_m kasedo}}