====== Matenon anoncas la sun' ====== ^Muziko|germana popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>M. Lennartz]]| ^MIDI|{{:muziko:matenon_anoncas_la_sun.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:matenon_anoncas_la_sun.png}} Matenon anoncas la sun', falera. En ros' refraktigxas la lum', falera. Ni migras tra la kampoj, sonigas gajajn kantojn kaj zorgojn forgesas ja en komun'! Vi pensas, maljuna sagxul', falera, ke kapon cxirkauxas nebul', falera. Sed vivo ja ripozus, se ni seriozus, do vi akompanu nin sen skrupul'! Ni iras komune al val', falera, antauxen al suna medal', falera. Ne faru tro babilon, sed kaptu la sunbrilon! Kun suno ni dancas dum tiu bal'. {{tag>kanto litero_m kanto germana popola notoj midi akordoj}}