====== Matenruĝo ====== ^Auxtoro|Wilhehn Hauff| ^E-teksto|[[wpeo>Zanoni]]| ^Origina titolo|Morgenrot, Morgenrot| ===== Teksto ===== Matenrugxo, kiel sorto Jen vi lumas: frua morto! Baldaux la trumpet' eksonos, Vivon mian mi fordonos, /: Same multaj kamaradoj. :/ Gxi apenaux komencigxis — La gxojego jam finigxis: Jxus hieraux ekrajdinte, Jam hodiaux pafmortinte /: Kusxos morgaux mi en tombo. :/ Kun kruela rapideco Pasas formo kaj beleco; Kiom ajn briletas vango Fresxa kiel lakto, sango: /: Velki devas cxiu floro. :/ Tial, Dio, obeante Vin mi sekvos ne gxemante; Ecx, se Vi postulos morton, Mi ne plendos mian sorton: /: Glora fino sur cxevalo! :/ {{tag>kanto litero_m germana}}