====== Matenruĝo ====== ^Muziko|[[Otto W. de NOBEL]]| ^Esperanta teksto|[[B. RIJPSTRA]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Morgenrood| ^Originala teksto|[[Dirk TROELSTRA]]| ===== Teksto ===== Sankta rugx, matena ardo, Cxiam donis tagon vi! Ho, radiu, lumofonto, Tra la granda nokt' al ni. Donu via ard' esperon Al luktantoj en mallum', Kaj kuragxon, por la celo, Gxis alridas tagolum'. Sankta rugx', en penluktado Ili tre sopiris vin, En la korpremantaj noktoj Kun esper' pri sava fin'. Tra folioj vent' susuras, Jam rugxigxas la nubar'! Baldaux suna lumo brilos! Por la tuta popolar'. {{tag>kanto litero_m flandra laborista}}