====== MaĆ­risi ====== ^Teksto|[[ljuis' ljak']]| ^Muziko|[[ljuis' ljak']]| ^Kantas|[[marcxela fasani]]| alia ag-instiga kanzono de ljuis' ljak'. gxi celas junajn dubemulojn, por kiuj okupigxo pri si-ajxoj estas preferinda al okupigxo pri oni-ajxoj. ===== Teksto ===== knabo, en milito venko estas mito laux dir' veras nur malgxoj' fermo de okuloj por la malfortuloj estas nura savovoj' kaj mauxrisi auxdas plu tamen senatenta kaj senzorga tre vivon ja enkota glu' trenos vi, diradis ili re kaj re pensoj, malrezigno estis sxangxosigno en pasinta praepok' tio pikas vunde vin ecx tre profunde kvazaux, nu, fisxkapta hok' kaj mauxrisi auxdas plu eble konos li kialojn de malbon' sed jen venas dub-influ' lauxte pluraj vocxoj diras por admon' ne anarhxiisto sed karieristo cxi-socie estu vi kun vi estos forto kun gxi estas ordo kun gxi estas klas-konkord' sed mauxrisi scias ke se li dubas nur, li ne atingas tre kaj mauxrisi scias nun li kun kamaradoj luktos en komun' {{tag>kanto litero_m kasedo kataluna}}