====== Mejlojn For ====== //Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Martin// ===== Teksto ===== Mi biciklas tra la urbo Dum auxroras la maten' Mi resolas post la festo Kaj dezertas la haven' Frakasitaj boteloj kaj malplena skatol' Bedauxrindaj restajxoj de festo kaj petol' Kaj cxirkaux la tagmezo Kiam vekas min la son' De la pluv' al la fenestro Mi rigardas al la plafon' Kie estas la vivo, mi demandas al mi Nur jenon mi scias: Ne estas tie cxi //Refreno:// >Multajn mejlojn for, trans la griza mar' >Trans la pluv' kaj plor' Kaj la cxiutagoj pluas Preterpasas kiel cxen' Kaj de apude mi rigardas Iliajn ombrojn malantaux la kurten' Kie estas la vivo, mi demandas al mi Cxu mi lasu cxion por vivi apud sxi? >//Refreno// {{tag>litero_m kanto}}