====== Melankolia Trajnkanzono ====== //Kantas [[Kajto]], teksto kaj muziko de [[Nanne KALMA]].// ===== Teksto ===== {{ youtube>T0L466Aq4s8}} Mil-nauxcent-nauxdek-ok: turneo en Usono - post koncerto dum la nokt', kunsidi, babili sur la gazono Dauxre en la malproksim', sxargx-vagonaraj sonoj - kontinue atingas nin, melankoliaj trajn-kanzonoj Mi pensas pri la kargo, pri la krudmaterialoj - gruzo, sablo, karbo, nutrajxoj, animaloj Mi revas pri la planko, kie sidas en krepusko - vagabondaj muzikantoj: Woody Guthrie, Cisco Houston Mil-nauxcent-nauxdek-ok: turneo en Usono - veturante de lok' al lok'; cxiu-tage alia koncert-salono Dum kvaronhor' antaux barilbrak' en Novjorka regiono - preterveturas sur la trak', vagono post vagono... Mi pensas pri la trako, de la forirpukt' gxis la fino - mi pensas pri la kurso, de la trajno la destino Mi revas pri la ebleco por kunkanti kaj kunludi - vojagxanté al libereco, kun Cisco kaj kun Woody Mil-nauxcent-nauxdek-ok: turneo en Usono - de tiam lokomotiva vok', min placxas kiel cxiela sono Revanta pri, de la trajn-fajfil', la akordo de la tri tonoj - ankoraux cxiam atingas min, melankoliaj trajn-kanzonoj {{tag>litero_m kanto filmo e-sona_filmo}}