====== Melankolio ====== ^Muziko|[[Stephan FOSTER]]| ^Tipo|traduko| ^Originala teksto|[[G. BROER]]| ===== Teksto ===== Bela printempo milda sezon,' Birdoj ekkantas je gaja ton', Flustras la vento tra foliar', Belan promeson por la homar'. Sur la cxielo brilas la sun', Negxo glacio for estas nun. Gaje salutas sur la kampar'. Miloj kapetoj de la florar', Miloj kapetoj de la florar', Se mi komparas vivon de ni, Tuj nin atakas la melankoli', En nia vivo kiel admon'. Klare sin montras ja cxiu sezon', Post la printempo de la junec', Venos somero de la maturec', Post la auxtuno jen homa sort', Venos la vintro la tempo de l'mort'. Venos la vintro la tempo de l'mort'. {{tag>kanto litero_m flandra}}