====== Memoru vi pri mi ====== ^Teksto/Muziko|Antonello VENDITTI| ^E-teksto|[[Pier Luigi CINQUANTINO]]| Origina titolo: **Ricordati di me** ===== Teksto ===== Memoru vi pri mi nun ke hejme estas vi libera kaj la tuta urb' inunditas pro cxi sxtorm' vespera. Ne estas amo nek amoro, nek tenerec' en via koro. Eble ecx al vi jam okazis pensi ke transmare estas reva land' kie homoj flugas jam reale. Sen amo ne estas amoro, nenia tromp' nenia doloro. Legxera flugas la animo. Estas mia viv' kvazaux surauxtosxosea vago kondukonta min gxis la fino de cxi tiu tago. Mi nulo estas en am-seno vi mia dolor' mia cxagreno min konsumanta kiel tempo. Cxu scias vi aux ne? Cxiam estos vi la ununura, se deziras vi, por mi vort' suficxus ecx susura. Sen amo ne estas amoro jen dura legx' en mia koro. Animo estas mi ribela. Memoru vi pri mia hauxto hela, memoru kiel vi antauxe estis, a tempo firme cxiam ja nin estris. Ne estas amo nek amoro nek tenerec' en via koro, cxar amon ofte gxi ignoras. Memoru vi pri mi kiam solas vi kaj kiam ridas fidu vi je mi, temp' kaj vivo flugas, ja vi vidas. {{tag>kanto litero_m itala}}