====== Menta odor' ====== ^Teksto|[[https://eo.wikipedia.org/wiki/Pjatrus_Bro%C5%ADka|Pjatrusj Broŭka]]| ^Muziko|[[Mihxail Povorin]]| ^E-teksto|tradukis el la belorusa [[Valentin Melnikov]]| ===== Teksto ===== Tiun vesperon gxis nun mi sopiras... Suno fenikse arbaren subiras, Arboj susuras en milda langvor'. Menta odor', menta odor', menta odor'. Pasxoj facilaj sur pad' el ravino, Blanka kaptuko de svelta knabino, Kvazaux sxutita per stela dekor'. Menta odor', menta odor', menta odor'. Iri renkonten, konfesi anime. Klara felicxo jen staras proksime. Voki mi volis, sed venis stupor'. Menta odor', menta odor', menta odor'. Pasis jardeko aux eble dekduo. Koro sopiras pri la rendevuo, Koron sencxese turmentas angor'. Menta odor', menta odor', menta odor'. Montoj lontanaj paseon forbaras. Sxajnas momente: apude sxi staras. Krias mi voke. Silentas la for'. Menta odor', menta odor', menta odor'. ====== Menta odor' ====== {{:menta_odor_.mid|}} {{tag>kanto litero_m belorusa}}