====== Händel: MESIO (oratorio) ====== ^Muziko|[[Georg Friedrich Händel]]| ^Esperanta teksto|[[Imre SZABÓ]]| ^Esperanta plenumo|[[Centra Kantensemblo de KISZ, Budapest]]| ^Tipo|traduko| La oratorio estis prezentata la 29-an de marto en 1987 omagxe al la 100-jara jubileo de Esperanto fare de la 100-membra Universitata Koruso de Centra Ensemblo de KISZ, en koncertejo Vigadó, kadre de la Budapesxta Printempa Festivalo. Muziko: Kamerorkestro de Hungara Sxtata Koncertensemblo. Kanto: Universitata Koruso de Centra Ensemblo de KISZ. Solkantistoj: Verebics Ibolya (soprano), Pánczél Éva (aldo), Szilágyi Béla (baso), Márk László (tenoro) Korusestro: Hollerung Gábor. Arta gvidanto: Bohus Gábor. Tradukinto: Szabó Imre. Komputila sontekniko: Bajnógel István. Registrita de LINGVO-Studio, LS, Budapesxt. Eldonita sonkasede en 1989, Szilvási László, "Serio de Malgranda Eldonkvanto" SME n-ro 4. En la jaro 1998 (?) estis produktita nekomerca kompakta disko, disdonata nur kiel persona donaco de la eldonejo. ===== Teksto ===== {{ :bildoj:mesio-1.jpg?400|}} (tenoro) Fidu vi, ho popol', diras Di', via Di'. Voku al la koro de Jerusalem, heroldu kun gxoj', ke la lukto nun finigxis, la kulpon Dio jam pardonis. Jen vocx' eksonas, krie vokas tra l' dezerto: pretigu la vojon jam, rektigu irejon en stepo por la Di'. (tenoro) Cxiu valo supren sin levu, montetoj, montoj mallevu sin, ebenu jam la malglata montar'. (koruso) La majesto de la Eternul' aperos brile. Kune vidos cxiu popolo, ke parolas la busx' de l' Eternul'. Kune vidos cxiu popolo la majeston de la Eternul'. (baso) Diras la Di' Cebaot': post iom longe nur, movos mi mem cxielon kaj la teron, sekteron kaj maron, homaron. Cxiel' skuigxos, kaj tero kaj mar', sektero, nacioj cxiuj. Kaj la deziro de l' popoloj alvenos, kaj via Sinjor' subite alvenos templon. Kaj angxelo de l' interligo, kiun vi volis, jen li iras jam - diras Cebaot. (alto) Sed kiu eltenos Lian alventagon, kiu staros se Li aperos? Kiel stari se Li aperos, cxar estas Li kiel fanda fajro. (koruso) Estas naskita jen, infano nun al ni, donita filo nun al ni. Estos la regado al li sur la sxultro. Kaj li havos la nomon: Mirindul', Konsilist', potenca Di', la Eternanta Patro kaj Pacoprinc'. (soprano) Estis pasxtistoj en sama regiono, kiuj gardis la gregon en tiu nokt'. Kaj vidu, la angxel' de l' Sinjoro alstaris, kaj la gloro de l' Sinjor' cxirkauxbrilis ilin, kaj ili timis kun tim'. La angxelo diris al ili: Ne timu plu, mi portas grandan gxojon kun sciig' al la tuta popolo. Cxar naskigxis hodiaux jxus, en la urbo de David, Savanto, Kristo la Sinjor', la Di'. Subite nun estis kun angxelo amaso de l' cxiela armeo, kaj sonis lauxd' al Dio. (koruso) Gloro al Di' en la alto, kaj pac' por homoj, Di'-favor', bonvol'! (soprano) Kun gxoj' vi gxoju forte, filino de Cion! Vi gxoju forte, filino de Jerusalem, al vi la Regxo iras nun. Li estas justa helpant' kaj pac' por cxiuj popoloj, Li estas pac'. (koruso) Per liaj vundoj ni resanigxis. (koruso) Kiel sxafoj ni vagis en erar', kaj ni turnis nin al nia propra voj'. Kaj Sinjoro sxargxis Lin, nur Lin per amasa malbonfar'. (koruso) Pro Dia deklar' grandas la nombro de l' anoncantoj. (baso) Kial tumultas kolere nun cxiu gento, kial pensas la popolo pri vantajx'. La Regxoj de l' tero nun konsiligxas kun eminentuloj, ribele kontraux Sinjor' kaj Sankt-oleito. (koruso) Ni dissxiru la ligilojn cxiujn jam, la sxnurojn ni dejxetu jam. (tenoro) Vi disbatas ilin per fera sceptro. Vi disrompas jam ilin kiel potan vazon. (soprano) Mi scias, ke vivas la Savanto kaj aperos Li la lastan tagon sur la ter'. Kiam estos senkorpa mi, mi vidos Dion senpere. Cxar Kristo levigxis el la mort', unu el la dormantoj. (koruso) Morto venis per hom', do venis la resurekto samtiel per hom'. Kiel en Adam mortas ni, samtiel en Kristo vivon gajnas ni. (baso) Sonos la trumpet' kaj levigxos ni jam neputrintaj, kaj ni cxiuj sxangxigxos. (koruso) Nin Li elacxetis al Di' per sia sango. Indas la Di-sxafid' je la potenco, ricxeco, sagxeco kaj por honoro kaj gloro kaj lauxdo. Cxiu honoro, gloro, povo kaj lauxdo estu al Li, Sidanto sur Sia trono kaj al Łafid' eterne por cxiam. (koruso) Haleluja! Dio nia potencas regante. La regno de la mond' estu regno de Sinjoro kaj de Lia Kristo! Kaj regxos Li eterne por cxiam. Haleluja! Regxa Regx', Reganta Di'; kaj regxos Li eterne por cxiam. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.eszperanto.hu/zip/Handel_Mesio_eo_LS.pdf - Händel: Mesio - muziknotoj kun teksto {{tag>kanto litero_m}}