====== Metalista marŝo ====== ^Muziko|[[Van Willem Ciere]]| ^Teksto|Margot Vos| ===== Teksto ===== Marsxu ek! la fajrojn bruligu! vokas nin cxie potenca labor' ni devos venki de l’ fero reziston, fandos kaj knedos ni mondon el sxton'. Ni, kiuj regas la pezajn metalojn, iras antauxen en malluma hor'. Jen nia fajro en valoj mallumaj, auxdu la kantojn de fero kaj flam'! //Rekantajxo:// >Cxiun malamon, krimon, envion, fajre forigu flam' de l’ batal'! Nobla kaj pura el via ardo levos sin glore bona homar'! Marsxu ek! Luligxas sur maro, flugas tra nub' nia manolabor'. Flugas al plej foraj bordoj kaj strandoj kune plej arda deziro de l’ kor'. Cxu zuman kanton masxinan vi auxdas, kanton de l’ paco kaj paca agad'? Ek kamarado! servu homaron, cxiujn ardigu per fajr', kamarad'! //Rekantajxo// Marsxu ek! la fajrojn bruligu! Nigra forigxu cxirkauxa mallum'! Ni persisteme la mondon purigos, ni laborantoj en forgxeja fum'. Dum martelado de fero ardanta kanton potencan perceptas orel'! Ek kamaradoj! ni forgxas sentiman gxojplenan songxon edena pri bel'! //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_m dana}}