====== Meze de ĉio ====== ^Muziko|[[Johannes Mueller]]| ^Esperanta teksto|[[Johannes Mueller]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|[[Johannes Mueller]]| ^Originala teksto|[[Johannes Mueller]]| ===== Teksto ===== Suno, nuboj, vento, tero Mi staras ĉi tie ĵus meze de ĉio kaj mian vizaĝon tenere karesas la vento Tenere brilas la suno blua griza nubaro ventorikoltiloj dancas malrapide ĉe la horizonto //Refreno:// >Kaj mi sentas min >meze de ĉio >Kaj mi sentas min >ano de ĝi Arbaro, kamparo, rivero, naturo Mi staras ĉi tie ĵus meze de ĉio kaj ĉirkaŭ mi la arbara ĉiamfreŝa aero Naturan sonodoron mi aŭskultflaras dum mi naĝas en tutklara pura akvo de rivero //Refreno// Kolegoj, parencoj, amikoj, rilatoj Mi staras ĉi tie meze inter vi kaj mian menson ĝuigadas via multjara ĉeesto Interesaj diskutoj teneraj brakumoj La vivo kun vi estu granda tutvespera karesfesto //Refreno:// >Kaj mi sentas min >bona inter vi >Kaj mi sentas ke mi >volas esti kun vi ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://muziko.johannes-mueller.org/kantoj/meze_de_cxio.html]] {{tag>kanto litero_m}}