====== Meznokta fulmado ====== ^Muziko|[[P. E. Lange-Müller]]| ^Teksto|[[E. Lange-Müller]]| ^Esperanta teksto|[[K. Langgaard]]| ===== Teksto ===== Fulmoj meznokte post la arbar' bril-lumas en horizonta foro. Frauxlin', al fenestro rapidu, cxar por dormi ne estas la horo. Rigardu el, la nokto brilas en stelo-hel'. Kasxas memorojn en animprofund' vi, portu ilin al cxielo! Al steloj falantaj levigxu la frunt': Dezir' plenumigxos en belo. Rigardu el, la nokto brilas en stelo-hel'. Ne redeziru pasinton al vi, nek velkajn florojn de l’ auxtuno. Deziru nur, ke la rozo-legi' floradu sub novjara suno! Rigardu el, la nokto brilas en stelo-hel'. {{tag>kanto litero_m dana}}