====== Mi amas buntan la mondon ====== ^Teksto|H. V. Kaalund| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Poul Thorsen]]| ===== Teksto ===== Mi amas buntan la mondon, ecx kun mizer' kaj batal'. La Tero belas laux mia sxajn' kiel antaux peka la fal'. Jam kelkaj gxin mokas kaduka, trosata pro pekoj kaj dec'. Ho ne, gxi sxvebas en danca rond, cxirkaux suno en dauxra junec'. Mi ploris kaj gxemis dolore, cxar krevis mia la rev'. Sed revoj ne estas la mondo, riprocxoj ne mia la dev'. Se vivo nur estus gxuado, cxu cxio do bonus pli? Se ne ekzistus batala cel', por kio do vi kaj mi? Cxar vivon kreskigas batalo, ne nur por taga la pan', sed batalado por liberec', sen kiu ni vivas en van'. Kaj tial amas mi Mondon, ecx kun mizer' kaj batal', La Tero belas laux mia sxajn' kiel antaux peka la fal’. {{tag>kanto litero_m dana laborista}}