====== Mi amas vin, ho Flandroland’ ====== ^Teksto|Ch. COOPMAN| ^Muziko|G. T. ANTHEUNIS| ^E-teksto|[[Oscar Van SCHOOR]]| ===== Teksto ===== Mi amas vin, ho Flandroland’, Mi amas kore vin! Jen rekantajx’, jen l’amokant’, Mi cxiame kantos gxin’ Matene je la suna rid’, Tutgxoje kantas mi, Tiel felicxa kiel id’, Kiam patron kisas li. Vespere en ripoza segx’, Pensante sidas mi; Ho Flandrolando! mia pregx’, Gxi estas nur por vi. Kaj dum mi revas pri liber’; Forflugas jarcentar’ Kaj lauxte kantas la esper’: Ne mortos la Flandrar’. Mi amas vin, ho Flandroland’! Mi amas kore vin; Jen rekantajx’, jen l’ama kant’, Mi cxiame kantos gxin! {{tag>kanto litero_m flandra}}