====== Mi amas vin ====== ^Muziko|[[wpeo>Edvard Grieg]]| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ^Tipo|adapto| ===== Teksto ===== {{ youtube>XvzfoMZZQyg}} De miaj pensoj revo kaj espero, Ne iru for, ne lasu sola min. Pli ol trezorojn cxiujn de la tero Mi amas vin kaj cxiam amos vin. Pregxadas mi al Dio kun sopiro, Ke sorta devo ne disigu nin. Gxis lasta koro-bato, lasta spiro Mi amas vin kaj cxiam amos vin. {{tag>kanto litero_m esperanto}}