====== Mi amon devas porti ====== ^Teksto|Hoffmann von FALLERSLEBEN| ^Muziko|G. ANTHEUNIS| ^E-teksto|[[Jan Van SCHOOR]]| ===== Teksto ===== Du fenestretoj klaraj jen en muelejo brilas; du brunaj okuletoj ja allogi kvazaux volas. Sed ili faras signon ne al mi, sed al alia; mi devas iri al la strat’ kun azeneto mia. Se estus mia mi azen’, ne plenus mi pri l’sorto: sur monton portas sakon gxi, mi amon devas porti. Verkinto de cxi tiu kant’ neniam monon havis; ol akvo el la Skeldo pli li Rejnan vinon sxatis. {{tag>kanto litero_m flandra}}