====== Mi Ĉiam Kredis ====== //Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Martin// ===== Teksto ===== Mi cxiam kredis ke la koro Rakontas pri la ver' Kaj ke mi devus sekvi gxin Sed gxi rakontis pri amoro Kaj dolcxa amafer' Kaj plu mensogis pri destin' Kaj mi renkontis sxin hazarde Post jaro, eble du Ni kune iris al trinkej' Kaj ni parolis tiel arde Gxis en la nokta blu' Sxi diris pli, mi revis plej //Refreno:// >Kaj se en ajna land' >Vi sercxas vian hejmon >Stokholmo, Samarkand' >Cxu gravas, se vi solas? Per vantaj vortoj elokvente Tra cigarednebul' Ni zorge sercxis por akord' Sed pupoj dancas oriente Kaj brilas en okul' La lumo de malferma pord' >//Refreno// Mi cxiam kredis ke la koro Rakontas pri la ver' Kaj ke mi devus sekvi gxin Sed gxi rakontis pri angoro... {{tag>litero_m kanto}}