====== Mi el via viv' ====== ^Muziko|hungara popolkanto| ^Origina titolo|Elmegyek az életedből| ===== Teksto ===== Mi el via viv’ foriros, sed ecx larmo ne ekbrilos en okulo mia, vian vivon mi evitos, vi neniam min revidos laux deziro via. Cxiuj revoj dissplitigxis, sercxis ni, sed ne trovigxis kiu el ni kulpas, sed ni scias kaj vi sentas, kiu sorto nin atendas, kio nun rezultas. Kaj se vi ne povas dormi dum la longaj noktoj pro mi kaj gxenploros amo, sciu do en la foro min turmentas amdoloro kaj suferas same. Donu la maneton vian kaj disigxu ni por cxiam sen kutima gxiso; do forgesu mian amon kaj ne sentu gxian flamon en mia mankiso! {{tag>kanto litero_m hungara popola}}