====== Mi En Cxiu Somer ====== //Kanto devenas de "malnovaj" SEJToj. (Sovetiaj E-Junularaj Tendaroj)// ===== Teksto ===== Mi en cxiu somer' venas en la tendaron, amas mi kun tener' la rondon karan. Eterne min vokas Esperantujo, vokas Esperantujo, plej bonvena sur Ter', plej bonvena sur Ter'. Simpla nur interes' faris min batalanto por neprega sukces' de Esperanto. Kaj gxojas mi, ke mi iras la vojon, ke mi iras la vojon, vojon de la progres', vojon de la progres'. Kovinkigxis mi jam, post la SEJT-partopreno - estas lingvo por am', por la kompreno. Do, estu SEJT, estu cxiam tendaroj, cxiam tendaroj, vivu ni por cxiam', vivu ni por cxiam'. {{tag>litero_m kanto}}