====== Mi Ensongxe Ekvidis Rusion ====== //Auxtoras K. FROLOV, e-teksto de [[Jefim ZAJDMAN]]// ===== Teksto ===== Mi ensongxe ekvidis Rusion Kun akuta orpinta kupol'. Blanka negxo argxentas tempiojn De abio, betulo, tremol'. Pri l'pasinto - funebra festeno, Ke degelu la sorcxa ebri'...(1) Festas lican kristnaskan alvenon Pale sanga, vundita Rusi'. Ni - "felicxa idaro" Gulaga,(2) Almozuloj post venka festen'. Ecx kisante la sangon sur flago, Ni fieris pri l'klasa diven'. Marsxis vice, bravege, kaj blinde Post bangulo "pigul'" al barak'(3) Kaj cxe tomboj de fratoj amindaj Plu glorigis l'bicxistojn kun dank'. Niaj fruntoj per vaksaj protezoj Parkeracxis je blaga diktad' Gladiatoran "Ave Cezar!" Kaj "Morituri te salutat!". Ni sucxadis tra dentoj bonguste Sangon de krucigita Jesu', Sed ektondris profeta auxgusto - Dum tri tagoj finigxis la sucx'.(4) Sed libero - ne brid' paradiza. Vicas olda prizona bacil', Cxar en nova milita cxemizo Al la fratoj rigardas celil'. Kaj Rusio - cxe sojlo infera. Cxu denove milita ebri'? Sendu Dio al homoj toleron, Ke la venkon transvivu Patri'. ===== Notoj ===== -la kristnaskaj festoj igxis oficiale licaj nur post "perestrojka". -Gulago: kurtigita ruslingva nomo de la Cxefa administracio de punlaborejoj. -pigulo: malestima nomo por personoj, kiuj kunlaboris Komitaton de Sxtata sekurecservo(KoSxoCo). "Frapi" ruse signifas denunci. -en auxgusto 1991j la demokratio venkis. {{tag>litero_m kanto}}