====== Mi Foriras ====== //Vortoj de Omar HxAJAM, e-traduko de [[Jefim ZAJDMAN]]// ===== Teksto ===== Mi foriras, cxar en cxi restejo de plag' Cxio firma, stabila farigxas imag'. Ridi povas nur tiu je mia forir', Kiu scias sekreton de viv'-eleksir'. Libro de mia vivo proksimas al fin', De l'printempo, de gaj' restis nure ruin' Forgesigxis jam, kiam alflugis junec', Kaj la lasta de tiu birdet' reverenc'. La monato monaton postsekvis gxis ni, La sagxulo sagxulon postsekvis gxis ni, Kaj la sxtono sub plandoj de tiu virin' Eble estis pupiloj de sxia prain'. Tutan mondon ne povas lumigi mi ja, Kaj misteran pordeton ne trovos mi jam. En la pensa ondar' flagris perla facet', Sed gxin turni al lum' - mi ne estas profet'. Gxis plenigxos kaliko de vivo por ni Ni plenigu kalikon da vin' por anim'. Povas esti por lasta gluteto da vin' Ne plu estos permes' de kaprica destin'. Homo - fonto de gaj' kaj amara profet', Homo - pura fontet' kaj fetora klozet'. Homo estas miltfaca, kiel mond' en spegul': Nur nulajxo, sed tamen senlima grandul'. {{tag>litero_m kanto}}