====== Mi havas du manetojn ====== ^E-teksto|[[wpeo>Marin Bacev]]| ^MIDI|{{:muziko:mi_havas_du_manetojn.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:mi_havas_du_manetojn.png}} Mi havas du manetojn, du etajn fratinetojn, jen unu kun alia kunludi ili scias. Mi havas du kruretojn, petolajn du fratetojn, jen unu post alia poskuri ili scias. Mi havas okuletojn, cxielajn du steletojn, ah, ili jen ploretas, ah, ili jen ridetas. Mi havas oreletojn, malgrandajn du musetojn, jen sxajnas ili surdaj, sed cxiam, cxion auxdas. En meze de l'vizagxo elstaras eta nazo, arome gxi divenas mangxajon kiu venas. Kaj havas mi busxeton, per kiu kun rideto parolas mi kun placxo: Ah, karaj panjo, pacxjo! {{tag>kanto litero_m kanto notoj midi}}