====== Mi havis kamaradon ====== ^Auxtoro|Ludwig Uhland (1809)| ^E-teksto|[[wpeo>Bernhard Loesche]]| ^Origina titolo|Ich hatt' einen Kameraden| ===== Teksto ===== Mi havis kamaradon, Fidela estis li. Bataltambur' sonadis, Cxe flanko li marsxadis /: Sampasxe apud mi. :/ Subite kuglo flugis; Al kiu celis gxi? Atingis lin la sorto; Fidela gxis la morto /: Li kusxis apud mi. :/ Lastfoje lia mano Ekpremis dum pafad' La mian jxus sxargantan: „Vi restu min amanta /: Eterne kamarad'.” :/ {{tag>kanto litero_m germana}}