====== Mi kaj edzin' ====== ^Esperanta teksto|[[A. v. D. STARRE]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Ik en m'n wijf| ===== Teksto ===== Senutile, ke ni plendas, Plendoj helpas al neni' Frivolecon ni defendas, For la plendo-litani'; Cxu sxuisto ne plu flikas, La bucxisto nin kritikas... //Rekantajxo:// >/: Mi kaj edzin' kaj la knaboj, cxiuj kvin Kantas kanteton por distri nin. :/ Murmurado malutilas, Tre malhelpas al humor'. Post la nuboj suno brilas. Pesimismo estu for! Cxu bakisto ne plu fidas, Cxar la sxuldoj piramidas.... //Rekantajxo// Jes, ja estas multaj homoj, Ricxaj certe pli ol ni, Sed, en kies belaj domoj Mankas cxia harmoni'. Kie homoj monavidas, Tie amo ne kunsidas.... //Rekantajxo// Cerbumadi provizore Pri cxagrenoj kaj mizer', Ni donacas do tutkore, Al diablo en l'infer'. Cxu maldika jam la jako, Ecx se grumblas la stomako... //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_m flandra}}