====== Mi kaptos vin ====== ^Muziko|[[Johannes Mueller]]| ^Esperanta teksto|[[Johannes Mueller]]| ^Esperanta plenumo|[[Johannes Mueller]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|[[Johannes Mueller]]| ^Originala teksto|[[Johannes Mueller]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>lVq04ma2gZY}} Dum pluraj tagoj mi revadas pri vi en ĉiuj revoj. Al vi kaj nur al vi iradas ĉiuj miaj pensoj. Kie mi vin trovos? Kie vi kaŝiĝas? Ĉu mi iam trovos vin. //Refreno:// >Certe iam mi kaptos vin >Por ke vi venu al liberec' >kaj mi neniam plu ellasos vin. >Vi vojaĝu tra la mond' La tutan tagon vi sonadas jam en mia kapo. Ĉiuj sonoj formiĝadas la ritmo frap' post frapo. Mi timas ke vi forfuĝos. Provas mi vin teni. Baldaŭ mi ekhavos vin. >//Refreno:// Kaj nun surekrane nivelindikiloj dancas. Aŭskultas mi plenĝoje kaj pro ĝojo kantas. Neniam plu vi forfuĝos. La homojn vi ĝojigos . Sur via vojaĝo tra la mond'. >//Refreno:// Vorto post vorto akordo post akordo mi kaptos vin. Mi neniam plu ellasos vin. Mi vojaĝu tra la mond'. ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://muziko.johannes-mueller.org/kantoj/mi_kaptos_vin.html]] {{tag>kanto litero_m esperanto filmo}}