====== Mi konas kanton ====== ^Teksto|Th. ANTHEUNIS| ^Muziko|Willem de MOL| ^E-teksto|[[Progresano]]| ===== Teksto ===== Mi konas kanton de la kor’, Gxi estas rava melodi’ Dum l’infanec’ gxin kantis mi Dum tempo longe for. Gxin kantis kore la patrin’ Por la unua fil’ Sxi la belege kantis gxin La kanton de l’ lulil’ Patrinaj zorgoj! Kant’ de l’patrin’ Mi ne forgesos vin. Mi konas kanton de l’kor’, Gxi estas rava melodi’ Dum junulec’ gxin auxdas mi Dum tempo longe for. Gxi kantis blonda virgulin’ Dum sxin ekamis mi Kaj en printempa la sunlum’ Promenis kune ni. Juneca amo! Ho, rozfoli’ Tuj velkas, mortas vi. Mi konas kanton de la kor’ Gxi estas ama melodi’ Gxin kantis mia famili’ Dum tempo longe for. Neniu nune kantas gxin Por la maljuna vir’. L’edzino ne forkisas plu La larmojn de delir’ Infan’ la kanton kantas ne Mi estas sola, ve! {{tag>kanto litero_m flandra}}