====== Mi lernis esperanton ====== ===== Teksto ===== Mi sxatas nian lingvon, jes mi sxatas gxin, Mi lernis gxin paroli, de mia patrin', Mi cxiam povas uzi gxin en familia rond', Sed familio estas ne la tuta mond'. Mi sxatas nian lingvon, jes mi sxatas gxin, Mi lernis gxin paroli, de mia patrin'. Mi cxiam povas uzi gxin en la patria rond', Sed la patrio estas ne la tuta mond'. Mi sxatas nian lingvon, jes mi sxatas gxin, Mi lernis gxin paroli, de mia patrin', Mi iam povas uzi gxin en okcidenta rond', Sed l'okcidento estas ne la tuta mond'. Mi sxatas Esperanton, jes mi sxatas gxin, Mi lernis gxin paroli de instruistin', Mi cxiam povas uzi gxin en Esperanta rond', Kaj tiu ja ekzistas en la tuta mond'. Mi sxatas Esperanton, jes mi sxatas gxin, Mi lernis gxin paroli, gxi nun bezonas min, Mi volas do labori en Esperanta rond', Gxi iafoje regu en la tuta mond'. {{tag>kanto litero_m esperanto}}