====== Mi ne povas vin viziti ====== ^E-teksto|Edward Wojtakowski| Konata pola partizana kanto dum la dua mondmilito. ===== Teksto ===== Mi ne povas vin viziti, iros mi arbaren tuj. Vi ne povu min ekvidi, post fenestro nur nebul' . > Ne demandu vi min "kien?" > cxu atendas min geril' . > Mi ne restos plu cxi tie, > mia devo la konspir' . Jam subiris sunradio, bojas hundoj en proksim' . Vi ne pensu kara mia, ke alia kisas min. > Kiam fine venkos paco, > dum la pluvo aux sunbril' > mi revenos dank' al graco > por ricevi kisojn mil. Se mi hejmen ne revenos, mian korpon plugu frat' , ostojn miajn tero prenos, fekundigxos la terplat' . > Kampen iru somermeze, > dum rikolto de sekal' , > kaj amkisu gxin karese, > vivos mi en la spikar' . {{tag>kanto litero_m pola}}