====== Mi Ne Scias ====== // Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Martin// ===== Teksto ===== Jam la trinkejo fermigxis, ni iras tra mallumo kaj pluvo en mia vivo vi sxajnas ankoraux kiel fremda figuro en via vocxo kasxita dolor' mi ne respondas, sed turnas min for kaj silente rigardas al la muro //Refreno:// >Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias >Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias Kaj sur la stratoj malseka asfalto la neonon reflektas la vojo rektas al hejma protekto, sed la vivo malrektas pardonu min kara pro mia silent' sed mi vidis ke ofte turnigxas la vent' kaj cxiam la mondo malsame aspektas >//Refreno// {{tag>litero_m kanto}}