====== Mi Ne Scias Pri Kio Kanti ====== ===== Teksto ===== Mi ne scias, pri kio kanti: Cxu pri vento, pri auxtuno, Pri silento aux pri suno ridetanta? Diru vi, pri kio kanti. Mi ne scias, rakonti kion: Cxu la miton pri la steloj, Cxu pri nimfoj la fabelon mildan Aux veron pri cxielo... Vi ne scias, kial sonas kanto: Cxu pro sentoj niaj varmaj, Cxu anstataux niaj larmoj vanaj Aux pro animoj cxarmaj. Mi ne scias, pri kio kanti. Mi ne scias, rakonti kion. Vi ne scias, kial sonas kanto... {{tag>litero_m kanto}}